Kiu ni estas

 ESCAPE='HTML'

 

TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO, fondita en la jaro 1906, membriĝas en Itala Esperanto-Federacio, kaj estas inter la plej aktivaj italaj grupoj kaj bone konata eksterlande. Krome ĝi estas senprofita organizo enlistigita en la Regiona Dosiero pri Volontulada agado en Friulo-Julia Venetio.

La plej gravaj asociaj celoj estas:

1. disvastigo kaj instruado de la internacia lingvo esperanto;

2. kunlaboro kaj promocio de interŝanĝoj ĉiaspecaj kun landoj el la Alp-Adria Laborkomunumo kaj nun el  EUROREGIONO SEN LIMOJ, kaj ĝenerale kun landoj lingve kaj kulture diversaj;

3. organizado de kulturaj programoj, de kongresoj, kunvenoj, stud-seminarioj kaj simile, prezentado de libroj, prelegoj, partopreno en similaj aranĝoj en Italio kaj eksterlande;

4. disvastigo de kulturo pri paco kaj solidareco interpopole;

5. informado kaj agado subtene al protekto de Homaj Rajtoj.