TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO invitas vin esplori la belegan karstan naturon.

 

Triesto pavadas sian elegantan silueton inter la blanko de  brila horizonto kaj
la ĉiela kaj mara bluoj, lumturo altiranta vojaĝemulojn al ĉi nord-orienta parto de Italio.
Ne nur la urbo tamen estas vidinda, sed ankaŭ ĝia ĉirkaŭa teritorio, la Karsto.
Kaj ĝuste tiun ĉi ni deziras al vi prezenti: ni invitas vin al esplorado de Karsto,
vi admiros ĝiajn plej sekretajn belaĵojn, flaros la parfumon de ĝia flaŭro,
laŭiros padojn nekonatajn al „normalaj“ turistoj...
Ni malkaŝos al vi eksterordinaran naturon, kies trezoroj mirigos vin!