Printempa programo: 31 majo – 3 junio 2013
Vendredon la 31an de majo: alveno de partoprenantoj kaj enhoteliĝo.
- Posttagmeze: ĉiĉeronado tra la urbo
- Komuna vespermanĝo ĉe Triesta Esperanto-Asocio
- Prezentado de bildoj pri Triesto kaj ĉirkaŭaĵoj
Sabaton la 1an de junio: Val Rosandra
- Per aŭtobuso al belvidejo de San Lorenzo
- Ekiro laŭ la fervoja vojo
- Dumvoje piknika manĝo
- Daŭrigo ĝis Bottazzo – halto ĉe la trinkejo
- Laŭ la valo Rozandro
- Vespermanĝo en loka gastejo
- Reveno per aŭtobuso
Dimanĉon la 2an de junio: Laŭ la padoj de Naturo kaj de Salvio:
- Promenado laŭ la pado de Naturo ĝis Santa Croce.
- Halto ĉe trinkejo.
- Dumvoja pikniko.
- Laŭ la pado de Salvio de Santa Croce al Aurisina.
- Vespermanĝo en loka gastejo
- Reveno per aŭtobuso.
Lundon la 3an de junio:
- Vizito de Paleontologia ejo.
- Promenado laŭ la pado Rilke; tagmanĝo kaj foriro.
Okaze de malbona vetero, povos okazi ŝanĝojn en la programo.
NEPRE KUNPORTU TAŬGAJN KAJ KOMFORTAJN ŜUOJN POR PROMENADOJ SUR NE ĈIAM FACILA TERENO.